Pri la testado de statistikaj hipotezaroj - De H. D. Quednau. Per praktika ekzemplo estas demonstrata la neceso de multoblaj testprocedoj, kaj la plej simplaj kaj fundamentaj el ili estas prezentataj, nome la simpla Bonferroni- kaj la Bonferroni-Holm-procedoj.
La teoremo de Siu por abstraktaj nombroj de Lelong - De Christer Kiselman. En la artikolo estas enkondukitaj pliĝeneraligoj de la nocio de nombro de Lelong de plursubharmona funkcio. Por tiuj ĉi validas la teoremo de Siu, t. e. la supernivelaj aroj estas analitaj. [PDF]
Help build the largest human-edited
directory on the web.