Esperanto-Gården - Pri Esperanto-domo en Svedio. Ĝi funkcias kiel kursejo kaj konferencejo por la esperanto-organizoj. Kunlabore kun STF, Sveda Turista Asocio, ĝi funkcias kiel gastigejo por migrantoj (t.e. junulargastejo) kaj estas parto de la sveda kaj internacia junulargastejaj retoj.
Interkultura Centro Herzberg - ICH estas klerigejo de Germana Esperanto-Asocio kaj kulturcentro de UEA. Ĝi ofertas kursojn, pedagogiajn kaj aliajn fakseminariojn ktp. Kun informoj kaj fotoj pri la ejo kaj la aranĝoj.
Kvinpetalo - Esperanto-kulturcentro kaj studocentro en Francio. Sinprezento de la staĝejo kaj de la staĝoj.
Pro Esperarto r. a. - La asocio evoluigas bienon en suda Finnlando. Tranoktado tie eblas. Oni serĉas voluntulojn (laŭ kondiĉoj de Eŭropa Voluntula Servo).
Verda Domo de A - Vizitu ĉi tiun paradizeton en Arizona, Usono, kie Esperantistoj kunvenas kaj komencantoj lernas Esperanton.
Help build the largest human-edited
directory on the web.